Saltu al enhavo

Karolo de Blezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Beata
Karolo de Blezo
Duko de Bretonio
Regado 1341-1364
kun Johana de Pentievro
konkurence kontraŭ
Johano de Montfort (1341-1345)
kaj post 1362 kontraŭ
Johano la 4-a
Antaŭulo Johano la 3-a
Sekvanto Johano la 4-a
Persona informo
Charles de Blois
Naskonomo france Charles de Blois
Naskiĝo 1319
en Blois
Morto 29-an de septembro 1364 (1364-09-29)
en Auray
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj malnovfranca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio de Blois • House of Châtillon vd
Patro Guy I, Count of Blois (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Margaret of Valois, Countess of Blois (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Louis II, Count of Blois (en) Traduki kaj Mary of Chatillon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Johana de Pentievro (1337 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marie of Blois, Duchess of Anjou (en) Traduki, John I of Blois-Châtillon (en) Traduki, Margaret of Châtillon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Beatulo
Beatigo 1904
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Beata Karolo de Blezo, france Charles de Blois, (naskiĝis en 1319 en Blezo, france Blois, mortis la 29-an de septembro 1364 en Auray) estis filo de Vito la 1-a de Châtillon, grafo de Blezo kaj de Margareta de Valezio, fratino de Filipo de Valezio.

Li estis barono de Majeno, senjoro de Guise kaj per geedziĝo grafo-regento de Pentievro, kaj duko-regento de Bretonio. Li estis beatigita.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En Parizo la 4-an de Junio 1337, Karolo de Blezo edziĝis al Johana de Pentievro (nomata "Johana la Lama"), filino de Vito de Pentievro (fr: Gui), nepino de la duko Johano la 3-a de Bretonio kaj nepino de Arturo la 2-a de Bretonio. La kondiĉoj de la geedziĝo antaŭvidis ke Karolo de Blezo akiros la nomon kaj la blazonon de Bretonio kaj ke li heredos la duklandon de la duko Johano la 3-a, kiu ne havis infanojn.

Genealogio de Arturo la 2-a, duko de Bretonio

La duko Johano la 3-a nevolinte klarigi la heredon kiam li vivis, lia morto en 1341 ekigis severan militon inter la pretendantoj, tiu milito nomata la hereda milito de Bretonio daŭris dum 23 jaroj. Per la decido de Conflans, la reĝo de Francio Filipo la 6-a de Francio agnoskis sian nevon Karolo de Blezo duko prefekto de Bretonio kaj ricevis lian omaĝon. Plejmultaj senjoroj kaj baronoj omaĝis al li, kiel al la probabla heredanto de sia suvereno, sed ankaŭ Johano de Montfort, duonfrato de Johano la 3-a, pretendas al la duklando. En Oktobro 1341, Karolo de Blezo marŝas sekve de Johano, duko de Normandio kaj probabla heredanto de la krono de Francio, por trudi siaj pretendojn super la duklando de Bretonio kontraŭ Johano de Montfort.

Karolo de Blezo estis kaptita en la batalo de la Roche-Derrien

En 1344, li konkeris Quimper. En 1347, li estis kaptita de la angloj en la sieĝo de Vannes (aŭ batalo de La Roche-Derrien). Dum li estis enkarcerigita en la Turo de Londono, Johana de Pentievro, daŭrigis la militon kontraŭ Johana de Flandrio, edzino de la grafo de Montfort. Liberigita en la 10-a de aŭgusto 1356, post naŭ jaroj de mallibereco en Anglio, post promeso pagi ostaĝmonon je 700000 orguldenoj, kiu ankoraŭ ne estis finpagita je lia morto.

Dum tiu longa konflikto,en kiu la reĝo de Francio subtenis Karolon de Blezo kaj Anglio apogis lian rivalon, pluraj famaj militistoj elstaris: Bonabes la 4-a, siro de Rougé kaj de Derval, Gautier de Mauni, Johano de Beaumanoir, Olivero de Clisson, Bertrand du Guesclin (kiu unuafoje elstaris en 1357 partoprenante en la defendo de Rennes sieĝata de la duko de Lankastro) kaj de John Chandos.

Karolo de Blezo kavalirigis Bertrand du Guesclin, en la kastelo de Montmuran proksime de Ifs, kaj nomumis lin kapitano de Pontorson kaj de la monteto Sankta-Mikaelo.

Karolo de Blezo mortis en la 29-a de Septembro 1364, en la batalo de Auray kontraŭ Johano la 4-a de Bretonio. Li estis beatigita en 1904, pro lia senpeka pieco kaj siaj naŭ jaroj en la malliberejo de Londono. Tamen oni devas memorigi, ke dum la konkero de Quimper en 1344, li mortigis pli ol 2000 civilulojn.

Lia edzino, Johana de Pentievro donis al li kvin infanojn:

Karolo de Blezo, alinomata la Sankta, havis naturan filon: Johano, siro de Averoult, mortinta kun sia patro en 1364 en la batalo de Auray.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]